Pro afableco, hundo estis eksigita de la polico

afabla-hundo

Deĵori kiel policista hundo ne estas facila afero. Interalie oni devas persekuti krimulojn kaj flari suspektajn objektojn, kaj ne ĉiuj hundoj pretas fari tion. La hundeto Gavel, ekzemple, estis eksigita de la polico de la urbo Brisbano (Kvinslando – Aŭstralio), ĉar ĝi estis tre karesema ĉe ĝia posteno.

Laŭ la brita gazeto Daily Mirror, la 1-jaraĝa hundo eniris la korporacion aprile pasintjare, sed dum la koncerna trejnado ĝi montriĝis tre kamaradema, ŝajnante pli interesita ruliĝi kaj havigi al si kareson ĉe la ventro, ol persekuti krimulojn. El aro da 40 hundoj, Gavel estis la ununura malaprobita.

Tamen, laŭ popoldiro, kiam pordo fermiĝas, tiam fenestro malfermiĝas. La samaj trajtoj de karaktero, kiuj malhelpis ĝin je polica servo, tiuj igas ĝin perfekta por okupi alian postenon – tiu de “vic-reĝa hundo”. La hundeto estis kontraktita de la loka registaro kaj nun deĵoras bonvenigante turistojn, kiuj vizitas la sidejon de la loka Plenuma Povo, kaj foje ankaŭ akompanante la guberniestro de Kvinslando, nome Paul de Jersey.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog