Metodo aperis por frua diagnozo pri skizofrenio, eĉ ĉe la unua vizito al psikiatro

neurotransmissores

Brazilaj scientistoj disvolvis metodon, kiu helpos psikiatrojn frue diagnozi skizofrenion. Per algoritmoj, la tekniko analizas la parolan strukturon de junaj pacientoj, kiu povas anticipi la diagnozon je almenaŭ ses monatoj, kaj tio evitas la riskon – tre ofta – submeti la malsanulojn al malĝusta medikamentado.

La studo kiu priskribas tiun novan metodon estis publikigita en la revuo Schizophrenia, el la grupo de la scienca gazeto Nature, fare de skipo gvidata de la neŭrosciencisto Sidarta Ribeiro el “Instituto de la Cerbo”, lige al Universitato Federacia de Norda Rio-Grando (Natalo – Brazilo).

“Tiaj malsanoj ne havas biologiajn fundamentojn precizajn, tial mankas taŭgaj ekzamenoj por diagnozi ilin”, tion asertis Ribeiro. Ĝis nun, ses monatoj da observado oni bezonas por trafi ĝustan diagnozon kaj eviti eraron pri medikamentoj, kaj katastrofon.

“Ni elpruvis, ke eblas kalkuli ununuran numeron – kiu ni nomas ‘fragmentiĝa indico’ – kiu kapablas antaŭvidi per alta akurateco la diagnozon pri skizofrenio ĉe la unua psikiatria intervjŭo kun la paciento”, tion diris Ribeiro.

Dum la esplorado, tiu tekniko antaŭvidis la diagnozojn kun pli ol 80% da akurateco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog