Nekutima ŝtelo – 30 mil kondomoj kaj USD 15 mil da erotikaj helpiloj

 

La polico de Lasvegaso (Nevado – Usono) serĉas bandon, kiu ŝtelis kondomojn kaj erotikajn helpilojn el seksbutiko de la urbo, kiu aludas al la krimuloj kiel “grupo da perversiuloj”.

Dufoje estis invadita la butiko pri svedaj erotikaj varoj – unue je la 26-a de majo, vendredvespere, ili prenis skatolojn kun entute 30 mil kondomojn, kaj sabate (la 27-a), post rompo de la pordo per aŭtomobilo, ili prenis erotikajn helpilojn, kiu valoras 15 mil usonajn dolarojn.

En sia blogo la firmao ironie afiŝis – “Kian feston tiuj uloj aranĝas? Ni povus sponsori ĝin, aŭ fari ion similan”.

Filmeto pri la agadoj de la ŝtelistoj estis donita al la polico, sed ĝis nun neniu estis arestita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog