Fiska aŭtoritato baras vendadon de fabriko

wow-nutrition

Ĉi ĵaude (la 1-a de junio) en Brazilo, Sekretariejo pri Financoj de Subŝtato São Paulo haltigis la komercadon de produktoj fabrikataj de la firmao “WOW Nutrition”, kadre de la operacio pri fiska kontrolado nomita “Doce Alerta” (Dolĉa Atentigo).

Tiu firmao produktas la sukojn “Sufresh” kaj “Soyos”, kaj la teojn “Feel Good”, kaj ĝi estas akuzita pri ne transdono al la subŝtata registaro de ĉirkaŭ 90 milionoj da realoj de ICMS, kiu estas aldonvalora imposto (AVI) aŭ vendimposto, kiun entrepreno devas pagi al la financa instanco surbaze de la aldonvaloro kiun li kreis, vendoj kaj kiu finfine pagigas la finan aĉetanton.

Tiamaniere, laŭ la aŭtoritatoj, “WOW Nutrition” estas operacianta per pli granda laborkapitalo, kiu helpas je konkerado de merkato ĉe konkurantoj.

La sidejo de la firmao en la urbo Caçapava (subŝtato São Paulo) ne estis sigelita, sed ĝis la pago postulata de la registaro, ĝi ne plu rajtas eldoni “fiskajn notojn”, kiuj en Brazilo estas dokumentoj pri vendo de produtoj. Tial, la firmao povas resti produktanta, sed ĝi ne rajtas komerci.

Ekde la jaro 2014-a la fisko pritraktas tiujn neregulaĵojn de “WOW Nutrition”. Krom la jam rimarkita manko de transdono de ICMS-imposto, la sekretariejo ankaŭ planas esplori pri ekzisto de impost-evito tie.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog