La unua roboto deĵoranta por la polico de Dubajurbo

robota-policisto

Ĉi-merkredvespere, la 31-a de majo, ĉe piedoj de la plej alta nuboskrapulo tutmonde, la polico de Dubajurbo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) prezentis robotan prototipon, kiu oficiale ekdeĵoris kiel policisto en la urbo. Turistoj kaj loĝantoj fotadis flanke de tia stranga humanoido, kiu cirkuladas sur du radoj.

Vestite kiel policisto, la roboto havas en sia brusto komputilon, kiu utilas por informi la policon pri eblaj krimoj kaj elsendi datumojn pri malobeoj en trafiko. Ĝi ankaŭ enhavas kameraon por sendi realtempaj bildojn al operacia ĉambro de la polico. Krome, ĝi kapablas identigi homojn, kiuj estas serĉataj de la sekurecofortoj.

“Ni celas, ke la robotoj konsistos 25 procento de nia policistaro antaŭ la jaro 2030-a”, tion asertis la brigada generalo  Jaled al-Razzuqi, kiu estas estro de la polico de Dubajurbo.

Antaŭe tiu polico jam allogis atenton de la gazetaro, kiam enkondukis en sia floto sportajn aŭtojn, kiel Lamborghini kaj Ferrari.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog