La ĉina “nacia revolucio pri necesejoj”

banheiro-publico

Ĉinujo decidis solvi urĝan problemon – pli ol 50.000 publikaj necesejoj estis ĉu konstruitaj ĉu riparitaj kadre de ia “nacia revolucio pri necesejoj”, kiu malaperigas netaŭgajn kaj malpurajn necesujojn, aparte ĉe turismaj lokoj.

Ankoraŭ ĝis fino de la 2017-a jaro miloj da novaj necesejoj anstataŭigos tiajn malnovajn, kiuj ne ebligas sufiĉe da privateco al la uzantoj. Laŭ la agentejo “Nova Ĉinujo”, per enketo oni konstatis nelonge, ke la taksado pri ĉinaj publikaj necesejoj jam pliboniĝis, atingante 80% da aprobo, kontraŭ 70% en la jaro 2015-a.

Krome, ĉe kelkaj lokoj, la aŭtoritatoj enmetis sistemon por eviti malŝparon kaj ŝtelon de klozetpapero. Legi pli:  LIGILO

Kuriozaĵo – ĉe la ĉinaj urinejoj jam de longa tempo estas instigo al la viroj por proksimiĝi kaj plibone klin-direkti, per afiŝoj kun jena skribaĵo – “paŝeto antaŭen, civiliza paŝego”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog