Travolta donacis sian aviadilon al aŭstralia muzeo

travolta

La usona aktoro John Travolta donacis al aŭstralia aviada muzeo sian aviadilon Boeing 707, kiu estis konstruita en 1964 por la plej granda aŭstralia flugkompanio “Qantas Airways”. Li aĉetis tiun aviadilon kiam la flugkpmpanio “emeritigis” ĝin post 30 jaroj da funkciado.

“Ege plezurigas min fari tiun historian anoncon, konsciante, ke mia ŝatata Boeing 707 estis donacita al HARS (Historical Aircraft Restoration Society)”, per komunikaĵo tion asertis Travolta, kiu estas ambasadoro de la flugkpmpanio Qantas ekde la jaro 2002-a.

HARS, kiu estas aŭstralia organizaĵo pri konservado de aviadiloj, kontribuos je riparado de la aviadilo, por ke ĝi glate plenumu unutagan flugadon de Usono ĝis bazo situanta je 145 kilometroj de Sidnejo (Aŭstralio).

La dato de la livero ankoraŭ ne estis decidita, kaj Travolta diris, ke li volas partopreni la skipon kiu flugos al Aŭstralio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog