Gal Gadot – la nova “Wonder Woman”

Gal Gadot

Oktobre pasintjare, Unuiĝintaj Nacioj (UN) aranĝis en Novjorko (Usono) specialan eventon por nomumi honoran ambasadoron, kvazaŭ ia “Wonder Woman”, cele al povigo de virinoj kaj knabinoj tutmonde. En tiu ceremonio, omaĝe al la bildstria figuro kreita de William Moulton Marston en 1941, ĉeestis du honorajn invititojn – la usonanino Lynda  Carter, kiu estis la unua aktorino rolanta kiel tiu amazono en la populara televidserio de la 1970-jaroj, kaj la 32-jaraĝa israelanino Gal Gadot, kiu estis elektita por, en la kino, surhavi la uniformon de tiu heroino de la usona eldonejo “DC Comics”.

“Estis kvazaŭ la transdono de bastoneto kadre de olimpia stafetkurado”, tion asertis Lynda (65-jaraĝa), antaŭ laŭdi Gal: “Mi opinias, ke ŝi iĝos nekredebla ‘Wonder Woman’ (Mirindaĵ-Virino). Ŝi estas bonega knabino.”

“Lynda ĉiame estos ina ikono. Ŝi faris belan kaj neforgeseblan Wonder Woman, kaj mi ĉiam respektos tion”, asertis Gal, kiu estas eks manekeno de la agentejo Sabra (Tel-Avivo – Israelo), kaj ŝi estis kronita kiel Fraŭlino-Israelo en la jaro 2004-a.

Kun buĝeto de 120 milionoj da usonaj dolaroj, la filmon Wonder Woman 2017 reĝisoris Patty Jenkins (malofte virinoj reĝisoras agfilmojn), kaj ĝi debutos ekde la unua de junio en la kinejoj tutmonde.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog