Inaŭguriĝis la plej granda spektoradego sen centra strukturo

spektoradego

Lastsemajne en Ĉinujo estis inaŭgurita spektoradego sen centra strukturo, kiu estas la plej granda tiaspeca en la mondo. Nomata “Bailang Bridge Ferris Wheel” ĝi estas 145 metroj alta, kapablas transporti 360 homojn, kaj ĝia kompleta turno tempodaŭras po 30 minutojn.

Ĝi situas en la urbo Vejfango, de la provinco Ŝandongo (ĉina oriento) kaj havas belan vidaĵon al la rivero Bailang. Ĝia konstruado ekis en la jaro 2016-a.

La ĉeloj kunportas po 10 homojn, kaj haveblas tie eĉ vifio (sendrata reto), kaj televidilo.

Tutmonde la plej granda spektoradego estas en Lasvegaso (Nevado – Usono), nome “High Roller”, kiu estas 170 metroj alta, sed ĝi enhavas centran strukturon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog