Kontraŭ geniulo, gugla komputilo venkis la unuan de tri goo-matĉoj

komputilo x Ke Jie

Ĉi-marde (la 23-a de majo) “AlphaGo”, kiu estas la de Guglo faka artefarita inteligenteco (AI) pri la tabulludo goo, venkis la unuan matĉon de defio, kadre de la evento “Future of Go Summit” okazanta en Ĉinujo.

La malvenkinto estis la 19-jaraĝa sudkorea eksterordinarulo pri tiu ludo, nome Ke Jie, sed li brave bataladis, li perdis per diferenco tia plejebla malgranda, tio estas, duona poento, kaj li surprizigis ĉiujn kiam li defiis sian oponanton per “3-3 poenta invado”, ĉar li scias, ke ĝi lertas pri tio.

Laŭ la faka retejo “The Verge”, en konferenco Demis Hassabis, kiu estas la gvidanto de la projekto “IA DeepMind” asertis la jenon: “Laŭ mi tio estis mirindega matĉo. Ni ege respektas “Ke Jie” pro tio, ke li okazigis tre bonan ludadon kaj testis AlphaGo-on ĝis ties limoj”.

La eventon “Future of Go Summit” okazigas la firmao Guglo, partnere kun Ĉina Goo-Asocio kaj la registaro de Wuzhen. Jen la venontaj okazintaĵoj kun AlphaGo, ĉi-semajne:

Ĵaŭde – la dua matĉo kontraŭ Ke Jie.
Vendrede – du samtempaj matĉoj, kontraŭ duopo kaj kvinopo.
Sabate – la lasta matĉo kontraŭ Ke Jie.

Goo estas tabulludo ludata sur tabulo kun 19×19 linioj, kun nigraj kaj blankaj rondaj ŝtonetoj. Ĝi estas tre malnova ludo. Ĝi devenas el Ĉinio, kaj disvastiĝis ĉefe en orienta Azio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog