Ĉasisto estis mortpremita de elefanto

Theunis Botha

Paftrafita de ĉasisto, ina elefanto falis sur alian ĉasiston, premante lin ĝis morto, dum ĉasada ekspedicio en Gwai (Zimbabvo), lastvendrede, la 19-a de majo.

La mortinto estis konata ĉasisto, nome Theunis Botha, 51-jaraĝa, kiu gvidadis ĉasadojn pri leonoj kaj leopardoj, de lia firmao “Game Hounds Safaris”.

Laŭ informoj, grego de elefantoj montriĝis al la grupo de ĉasistoj, kiu ekpafis kontraŭ la bestoj. Alarmite, kelkaj elefantoj ekkuris direkte al ĉasistoj, kaj Botha estis trafita de unu el ili. Celante forpeli ĝin iu membro de la ĉasista grupo pafis la beston, sed ĝi falis sur la ĉasisto mortigante lin. Ankaŭ la elefanto mortis poste.

Proparolanto de “Zimbabwe Parks & Wildlife Authority” informis, ke la akcidento okazis en “Good Luck Farm”, proksime de “Hwange National Park”.

Botha estis amiko de la ĉasisto Scott Van Zyl, 44-jaraĝa, kiu pasintmonate estis mortigita de krokodiloj en Zimbabvo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog