Multekosta petolaĵo fare de etulo

juano

5-jaraĝa infano disŝiradis monbiletojn, kiuj ĝia patro kaŝe konservis hejme, je la kvanto 50 mil juanoj (pli ol 7 mil usonaj dolaroj), laŭ informo fare ĉi-lunde de la sendependa ĉina gazeto “South China Morning Post”.

Loĝanta en Cindao, kiu estas havena urbo kaj distrikto de la provinco Ŝandongo, oriente de Ĉinujo, la infano malkovris hejme, dum malĉeesto de siaj gepatroj, amason da 100-juanoj monbiletoj, kiuj montras la bildon de Mao Zedong, kaj decidis ludi per ĝi.

Sciante pri tiu fuŝaĵo, la patro, identigita nur per la familia nomo “Gao”, asertis, ke alportis la pecojn de monbiletoj al proksima banko por peti helpon tiurilate, kaj tie li estis instruita rearanĝi ĉiujn monbiletojn por rajti ties anstataŭigo.

“Mi zorge provadis tion fari dum du tagoj, sed mi sukcesis rearanĝi nur kelkajn monbiletojn. Ili estis disŝiritaj de du ĝis dek partoj. Tio estas malfeliĉo”, tion li diris.

La patro estas negocisto, kaj diris ke tiu mono venis el banka prunto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog