Ŝajnigis sin kiel viro, ĝis esti akuzita pri seksperforto

Pili Hussein estas 60-jaraĝa virino naskiĝinta en Tanzanio, kie ŝi sin ŝajnigis kiel viro dum preskaŭ unu jaro por labori en minejo. En infanaĝo ŝia patro konsideris ŝin kvazaŭ knabo, kaj post geedziĝo ŝi estis trafita de edza perforto, ĝis kiam, aĝante 31 jaroj, ŝi decidis fuĝi al tanzaniaj minejoj.

En tiu tempo ŝi serĉis laboron en la urbeto Mererani, proksime de la plej alta monto de Afriko, nome Kilimanĝaro, ĝuste en tiu regiono kie oni trovas la valoran mineralon nomatan tanzanito-n.

Sed Pili Hussein eksciis, ke tie virinoj ne rajtas eniri en la minojn, sed por ŝi la solvo estis simpla – ŝi ŝanĝis sian nomon al Mjomba (Onklo) Hussein, kaj ekkondutis kiel viro. Neniu tie konis ŝian veran nomon.

Ŝi laboradis ĝis 12 horojn tage, kaj neniu suspektis, ke ŝi estas virino, ĉar ŝi ja estis pli produktiva ol multaj viroj en la minejo. Post ĉirkaŭ unu jaro ŝi trovis du grandajn stonojn de tanzanito. Per la akirinta mono ŝi kontruis domojn al familianoj kaj ekdungi ministojn.

La vero pri la sekso de Pili aperis nur pro jena okazintaĵo – loka virino denuncis seksperforton fare de ministoj, kaj la veraj kulpuloj akuzis Pili tiurilate. Antaŭ  aŭtoritatulo Pili petis, ke iu virino ekzamenu ŝin por konstati ŝian virinan kondiĉon, ĉar tia estas simpla maniero por solvi la aferon.

Nuntempe Pili estras sian propran entreprenon, kiu dungas 70 homojn. Ŝi finance subtenis la edukadon de 32 familianoj. Tamen ŝi ne volas tian vivon al sia filino. “Mi fieras pri mia faro – tio riĉigis min – sed tio estis ege malfacila. Mi volas certigi, ke mi filino ĉeestu lernejon, havigu al si edukadon, kaj poste ŝi rajtos agadi laŭvole”, tion ŝi asertis.

Tiu informoj ŝi faris per intervjuo al BBC.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog