Laŭdoj kaj prifajfoj en la debuto de “Okja”

La polemiko pri la filmo de la sudkorea reĝisoro  Bong Joon-ho, nome “Okja”, kiu estas la unua produktita de la firmao Netflix por la “Ora Palmo”, malhelpis ties lanĉon ĉi vendrede (la 19-a de majo), sed ne sufiĉe por eviti aplaŭdojn al tiu longdaŭra filmo pri amikeco inter knabino kaj monstro.

La Festivalo de Cannes estas prestiĝa internacia filmofestivalo okazanta ĉiujare dum la tria semajno de majo en la franca urbo Cannes en ejo nomita “Palais des Festivals et des Congrès”.

Ĉe la Grande Teatro Lumière, en la atendata prezento de la filmo okazis kelkaj prifajfoj kiam aperis ekrane la emblemo de Netflix – kiu decidis ne prezenti tiun filmon en la francaj kinejoj. Plendoj okazis ankaŭ pro teknikaj problemoj, kiu devigis la rekomencon de la projekciado.

Tamen je la fino de tiu prezentiĝo al gazetaro la recenzistoj aplaŭdis la rakonton pri amikeco de knabino kun nekutima besto, kiu estis genetike modifita kaj persekutata de transnacia firmao. La ĉefa mesaĝo rilatas al malzorgo de bestoj kaj metodoj de grandaj entreprenoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog