Nova aparato ĉesigas la tremojn de parkinsona malsano

parkinson-relogio

Inteligenta “brakhorloĝo” estis projektita por haltigi tiajn senvolajn tremojn ĉe la manoj de homoj kun parkinsona malsano, kiu trafas la cerbajn ĉelojn kaj estas ankoraŭ nekuracebla. La prototipo kreita de Haiyan Zhang, kiu estas la direktorino pri esplorado kaj noviĝo de la firmao Mikrosofto, estas trapasanta testan periodon, sed ĝi jam helpis desegnistinon denove kapabliĝi je skribado kaj desegnado.

Emma Lawton, 33-jaraĝa ekmalsaniĝis en la jaro 2013-a. Laŭ Mikrosofto, la historio de Emma inspiris Zhang, kiu dum ses monatoj esploradis tiun malsanon por elpensi ilon kapablanta ĉesigi la efektojn de tiu malsano.

Laŭ la firmao, tiu teknologio kondukas al la manoj de la malsanulo, vibrojn similaj al tiuj de poŝtelefonoj, celante distri la cerbon, kiu ekzorgas alion anstataŭ klopodi je kontrolado de la membroj.

La prototipo estis prezentita de la firmao en sia evento “Build 2017”, okazinta de 10-a ĝis 12-a de majo en la urbo Seatlo (Vaŝingtonio –  Usono), kaj la vononta perfektiga paŝo de la projekto okazos en Londono (Unuiĝinta Reĝlando).

Jen koncerna filmeto: ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog