Nova katego estas taksata de Guinness-libro de rekordoj

katego

Kiam Omar estis katido en 2013, ĝia grando similis al tiuj de siaj gefratoj. Tiam ĝi estis alportita de , Stephy Hirst, al sia nova hejmo en la aŭstralia urbo Melbourne.

Tamen, post preskaŭ kvar jaroj tiu feliso de la raso Maine Coon estas 1,20 metroj longa, 14 kilogramoj peza, kaj povos esti la plej granda dombesta kato de la mondo.

Post reliefiĝo de tiu kato en interreto, reprezentantoj de Guinness-libro de rekordoj asertis al BBC en Londono, ke ili ricevis peton pri rekordo al Omar, kaj ili proponis al Hirst, oficialan mezuradon de la besto. La nuna registrita rekordo apartenas al samrasa kato, kiu estas 1,18 metroj longa, kaj vivas en la brita urbo Wakefield.

La rezulto pri la koncerna rekonproceso venos nur post monatoj, sed Hirst diris, ke famo ne gravas al ili.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog