Princino abdikos por edziniĝi kun plebano

kei-kaj-mako

La princino Mako, kiu estas nepino de la japana imperiestro, eble edziniĝos venontjare, tion informis Agentejo de la Imperiestra Domo. Laŭ la publika TV-dissendanto NHK, Mako anoncos sian fianĉiniĝon kun la junulo Kei Komuro, kiu estis studento en la sama universitato frekventita de la princino.

Mako estas 25-jaraĝa, la plejaĝa filino de la princo Akishino kaj princino Kiko, kaj ŝi estos la unua familia membro geedziĝinta en tiu generacio. En 2010 ŝi diplomiĝis pri Artoj kaj Studoj pri Kultura Propraĵo en Tokio, ĉe la Internacia Kristana Universitato. En Skotlando ŝi partoprenis programon de studenta interŝanĝo.

La onta fianĉo Komuro samaĝas kiel la princino, li loĝas proksime al Tokio en la urbo Jokohamo kaj laboras en advokateca oficejo. Li ŝatas kuiradon, skiadon kaj violonon.

Laŭ la regularo pri la imperiestra familio, la virinoj kiuj edziniĝos kun plebanoj, estos devigitaj abdiki la rajtojn pri deveno de Trono de Krizantemo. Tiamaniere la imperiestra genealogia arbo emas al malpligrandiĝo, ĉar la ununura knabo de la generacio pri nepoj de la imperiestro estas Hisahito, kiu estas la plej juna infano de la princo Akishino.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog