Ĝeedziĝopeto kune kun futbala konkero – 18 jarojn da atendado

sandra-baeyens-e-ken-langeraert

Lastdimanĉe (la 14-a de majo) la nederlanda futbala klubo Feyenoord, venkante Heracles-on per rezulto 3×1, konkeris la Nederlandan Ĉampionadon, kaj tiu estas ties unua titolo ekde 1999. Kompreneble la fervoruloj de tiu teamo korpremite spektis la matĉon per televidilo, inter ili la paro Sandra Baeyens kaj Ken Langeraert, kiu loĝas en la urbo Axel (Nederlando).

Sandra kaj Ken estas fanatikulaj ŝatantoj de Feyenoord kaj ili havis kroman kialon por deziri la konkeron de tiu futbala titolo. Kiam Feyenoord konkeris sian lastan ĉampionadon, tiam Ken promesis al Sandra, ke ili geedziĝos je la venonta konkero de Feyenoord. Sed ŝi neniel konsideris, ke tiu klubo sukcesos je tio nur post 18 jaroj.

Dum tiu longa tempo kiam la klubo estas bone rangita surtabele, tiam iliaj amikoj ŝercis ilin pro ebla alproksimiĝo de la geedziĝo, sed la dezirata venko de Feyenoord neniam venis.

Ĉi foje la afero glate iris. Kiam la arbitracianto fajfis la finon de la matĉo, Ken genuiĝis kaj petis la manon de Sandra, kiu estas sia kunulino ekde 19 jaroj antaŭe. La televidkanalo Omroep Zeeland registris la okazintaĵon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog