Kvinzo – la novjorka distrikto, kiu parolas pli ol 160 lingvojn

Enhavante 2,3 milionojn da loĝantoj, kun homoj devenantaj el ĉiuj kontinentoj, la multkultura distrikto Kvinzo en la urbo Novjorko estas la plej multlingva urba zono de Usono.

Laŭ la novjorka urbodomo, en Kvinzo, kie preskaŭ 50 procento de la loĝantoj naskiĝis alilande, oni parolas pli ol 160 lingvojn, precipe la hispana, la ĉina, la korea, la rusa, la itala, la greka kaj la tagaloga (Filipinoj).

En tiu, kiu estas la plej granda distrikto de la urbo, la etna diverseco estas tiel impona, ke oni povas identigi ĉiu kvartalo tie laŭ la idiomoj kaj dialektoj parolataj de siaj loĝantoj.

Promenado tra tiea grava avenuo, nome Roosevelt, iĝas kvazaŭ vojaĝo al malsamaj kulturoj kaj latitudoj. La regiono estas konektita kun la urbocentro pere de la sepa metroo-lineo, konata kiel “International Express”, pro ofteco de veturantoj diverslandaj je ties ĉiutago.

Kvinzo (angle, Queens) estas unu el la kvin komunumoj de Novjorko. La du mondfamaj flughavenoj, La Guardia kaj John F. Kennedy, situas en Kvinzo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog