La nova silka vojo

nova-silka-vojo

Ĉi dimanĉe, la 14-a de majo, la ĉina prezidento Xi Jinping malfermis en Pekino la internacian forumon “Zono kaj Vojo”, pri ia nova silka vojo, kiu estas projekto proponita de li por rekonstrui la historian ekonomian koridoron kiu ligis orientan kaj okcidentan civilizoj.

Tiu 2-taga evento kunvenigas reprezentantojn el preskaŭ 30 landoj, inter ili la ŝtatestroj Vladimir Putin (Rusujo), Mariano Rajoy (Hispanujo), Michelle Bachelet (Ĉilio), kaj aliaj.

La ĉina prezidento anoncis novan monrimedan injekton je preskaŭ 70 miliardoj da usonaj dolaroj (USD 14,5 miliardoj de la registaro kaj USD 55 miliardoj de pruntepreno el du naciaj bankoj) por la ambicia projekto pri la nova silka vojo, kiu ĝis nun ĝia ĉefa financa fonto estis la Fonduso Silka Vojo kun komenca sumo de 40 miliardoj da usonaj dolaroj.

En la malferma prelego ĉe la Pekina Internacia Konvencia Centro, la prezidento  Xi ankaŭ promesis ĉinan monhelpon al la landoj partoprenontaj de la nova silka vojo, po USD 8,7 miliardoj.

Xi elpensis tiun projekton pri internacia infrastrukturo dum sia oficiala vizito tra centra azio en 2013. Per rapidegaj fervojoj, interretaj retoj, havenoj kaj ŝoseoj, Ĉino intencas plialtigi sian influojn politikan kaj ekonomian, ĉefe en Azio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog