Robota valizo sekvas sian proprulon, ŝarĝas poŝtelefonon kaj eĉ filmas

mala-robo

Robotika firmao en la usona subŝtato San-Francisko projektis valizon nome “Travelmate”, kiu moviĝas akompanante sian posedanton.

Starante ĉu vertikale ĉu horizontale, ĝi veturas ĝis la rapideco 10 kilometroj hore, kaj povas ankaŭ ŝarĝi sur si ion, kiel ekzemple alia valizo aŭ mansako. Ĝi enhavas sentilojn por devii je homoj kaj objektoj dum moviĝado.

Por moviĝo, la valizo estas regata de funkcio lige kun GPS (angla mallongigo pri tuttera pozicitrova sistemo) je ĝia kompufona aplikaĵo, kiu donas al ĝi plian utilon – sciigo pri la lokiĝo okaze de devojiĝo.

Jen aliaj trajtoj:
Pilo kun aŭtonomeco de 4 horoj da senĉesa uzado;
USB (mallongigo de Universala Seria Buso, el la angla) por elektra reŝarĝo de elektronikaj aparatoj;
Plata supro, kiu povas teni porteblan komputilon;
Loko por integriĝo de kamerao;
Cifereca sistemo pri ŝlosilo.

La produktado de tiu valizo ankoraŭ ne estas je industria skalo, sed eblas mendi ĝin en la retejo de la firmao. Estas tri grandoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog