Zimbabva prezidento asertas, ke li ne dormas publike sed nur protektas siajn okulojn

Robert Mugabe
Al tiuj, kiuj rimarkis, je la lastaj publikaj aperadoj de la 93-jaraĝa zimbabva prezidento Robert Mugabe, ties emon al dormeto, la registara proparolanto faris formalan malkonfirmon: li ne dormas, sed protektas siajn okulojn.

“La prezidento ne toleras lumecon. Atente observante oni rimarkus, ke li nur rigardas malsupren, por eviti direktan trafon de lumo”, tion ege serioze diris George Charamba al la registara gazeto The Herald. Krome: “Kiam mi legas, ke la prezidento dormas ĉe konferencoj, tiam mi pensas, ke temas pri eraro”.

Malgraŭ tio, ke Robert Mugabe estas la plej aĝa ŝtatestro de la mondo, li ne limigas siajn publikajn aperojn. En la lastaj monatoj li estis observita je “evidentaj dormetoj”, aparte en la pintkunveno de Afrika Unio, kaj pasintsemajne ĉe la Monda Ekonomia Forumo pri Afriko en la urbo Durbano (Sudafriko).

La bildoj ĝojigas kaj la gazetaron kaj la opozicion, kiuj disvastigas ajnajn fotojn pri tiaj “prezidentaj dormetoj”.

Tiu prezidento, kiu regas la lando ekde la jaro 1980-a, jam estis rajtigita de sia partio por kandidatiĝi en la balotado de 2018 por nova mandato.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog