Ĉifonulo malestimata ĉe motorciklo-vendejo aĉetis Harley-Davidson

Lung Decha

Ne taksi libron per ĝia kovrilo estas sufiĉe konata proverbo, sed ĝia malobservo  ankoraŭ oftas ie je homa ĉiutago. Jen nova tia okazintaĵo kies sciigo disvastiĝis pere de sociaj retejoj.

En Tajlando sinjoro surhavante aĉan t-ĉemizon, malpuran pantalonon kaj fingropantoflon eniris la motorciklo-vendejon “Maxsingburi Bike Shop”, en la provinco “Sing Buri”. Li estis promenanta tra la salono kaj tuj freneziĝis antaŭ nova modelo de la motorcikla marko Harley-Davidson. La komizoj lin rimarkis, sed sen alparolon, supozante neeblecon de negoco kun tia ulo.

Surprizigante la skipon de vendistoj, la propra estro de la vendejo decidis alparoli tiun figuron, kaj post demandaro pri potenco kaj ceteraĵoj tiu neprobabla konsumanto aprobis la prezon de 600 mil bahtoj (ĉirkaŭ 16 mil eŭroj) por alporti la motorciklon hejmen. Li efektivigis la aĉeton kontraŭ kontanta pago.

Klientoj de la vendejo, kiuj atestis la aferon, afiŝis kelkajn koncernajn fotojn en la reto, kaj eĉ la propra firmao same faris. Laŭ la novaĵretejo “Sanook” tiu rolulo estas la ĵusa emerita mekanikisto nomata Lung Decha, kiu uzis siajn monŝparaĵojn por akiri la maŝinon, kiu estis delonge dezirata de li.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog