Knabino liberiĝis de aligatora buŝo danke al indiko donita de temparko

aligatoro

2,5-metra aligatoro mordis 10-jaraĝan knabinon en lago de Florido (Usono), sed ŝi defendis sin per artifiko, kiu ŝi lernis en temparko kaj pro tio ŝi vundiĝis nur milde ĉe genuo kaj suro, laŭ informis ĉi-lunde diversaj lokaj amaskomunikiloj.

La knabino, kies identigo ne estis informita, estis lasanta siajn krurojn ĉe malprofunda parto de la lago de Parko Moss, apud la urbo Orlando, kiam la aligatoro atakis ŝin lastsabate, la 6-a de majo.

Laŭ la televidkanalo “WFTV” de Orlando, la knabino raportis, ke tuŝis la naztruojn de la aligatoro, ĉar tion ŝi lernis je ekskurso en la Parko Gatorland, kiu estas faka pri tia besto, kaj bonŝance ĝi malfermis sian buŝon.

Post ricevi 10 nodojn per kirurgia kudrado en hospitalo de Orlando la knabino resaniĝas hejme, kaj la aligatoro estis kaptita kaj mortigita. Fakte tiu okazintaĵo estis ja ia mirakla savo spertita de tiu infano.

En la usona subŝtado Florido vivas 1,3 milionoj da aligatoroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog