Pro militparado, nuboj estas forigotaj el la moskva ĉielo

antonov-26

Aviadiloj de la rusa aerarmeo intervenos morgaŭe (la 9-a de majo) por dissolvado de nuboj sur la ĉielo de Moskvo, okaze de “tago de la venko” kontraŭ nazismo (Granda Patria Milito), kiu en Rusujo estas festata je la 9-a de majo.

La rusa ministerio pri defendo informis ĉi-lunde, ke naŭ aviadiloj Antonov-12 kaj Antonov-26 el la transport-milita aviado havos la respondecon “ataki” la nubojn cele al plibonigo de la klimato, kiu hodiaŭ estas pluva kaj neĝa.

“Ekde la nula horo de la 9-a de majo la flugoj okazos dum la tuta tago”, tion informis la ministerio. Fakaj skipoj je tia afero injektos kemiaĵojn en la nuboj, de 3 mil ĝis 8 mil metroj altaj. Tia teknologio estiĝis en la tempo de la tiama Sovetunio.

Pli ol 10 mil soldatoj, 100 unuoj de blenditaj veturiloj kaj milita maŝinaro defilos laŭlonge de Ruĝa Placo, kadre de la tradicia defilado de la venko.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog