85-jaraĝa montogrimpanto estas la dua mortinto ĉe Everesto lastsemajne

Min Bahadur Sherchan

En la jaro 2008-a la nepalano Min Bahadur Sherchan estis la posedanto de rekordo pri la plejaĝulo kiu suprengrimpis sur la monton Evereston, kaj lastsabate (la 6-a de majo) provante repreni tian rekordon, li mortis ĉe la bazo-tendumejo, laŭ informo fare de piedirada gvidisto. Antaŭe, aliulo ankaŭ mortis en tiu sama semajno je grimpado de la plej alta monto de la mondo.

Nuntempe la rekordo apartenas al la 80-jaraĝa japano Yuichiro Miura, ekde la jaro 2013-a.

“Ŝajne Sherchan mortis pro koratako”, tion diris Ang Tshering Sherpa, kiu estas ĉefo de la alpisma asocio de Nepalo.

Ankaŭ la fama svisa montogrimpisto Ueli Steck mortis en la regiono de Everesto komence de tiu semajno, pro falo.

Nepalo permesis grimpadon ĉe Everesto al 371 montogrimpantoj en tiu sezono, kiu finiĝas ĉi-monate.

Ĉomolungmo (laŭ la tibeta nomo), Sagarmato (laŭ la nepala nomo) aŭ Everesto (laŭ la internacie plej uzata nomo) estas la plej alta monto en la mondo, situanta en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto en la areo nomata Mahalangur Himal. Ĝia alteco estas 8.848 aŭ 8.850 metroj super marnivelo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog