Karcerpuno pro kontrakti tre maldikan manekenon ekvalidas

manekeno

Ĉi-vendrede en Francujo, la 5-a de majo, estis publikigitaj du dekretojn, kiuj koncernas al ekzerco de la profesio pri “manekeno”.

Ekde nun por perlabori en Francujo kiel manekeno tiaj profesiuloj nepre prezentu medicinan atestilon, kiu validas dujare kaj permesas “kontrolon pri iliaj ĝeneralaj sanstatoj”, taksitaj precipe per ties korpomasa indico (KMI). La franca ministerio pri sano tiurilate adoptis el la referencoj de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), la klasifikon “subpezo” (KMI sub 18,5). BMI estas mezurnombro por taksi la homan korpopezon en kilogramoj rilate al la kvadrato de la alto en metroj.

Tiu leĝo inkludas ĝis 6-monatan karcerpunon kaj monpunon je 75 mil eŭroj al tiuj kiuj kontrakti tre maldikan manekenon.

La alia dekreto devigas, ekde la venonta 1-a de oktobro, ke propagandaj bildoj kiuj estis komputile modifitaj ĉu por dikigi, ĉu por maldikigi, nepre estu akompanataj de la mencio “modifita foto”, tie kie ili aperos.

Per tiu nova regularo Francujo kuniĝas al aliaj landoj kun similaj leĝoj kiel Italujo kaj Hispanujo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog