Parizo disdonos larvojn de kokcinelo al loĝantaro

kokcinelo

La pariza urbodomo disdonos 40 mil larvojn de kokcinelo al sia loĝantaro por anstataŭi uzadon de pesticidoj. La urbo spertas problelojn pri plagoj ĉe plantoj kaj floroj, kaj la aŭtoritatoj celas ekologian solvon – la kokcineloj rolas kiel ĉefaj predantoj de tiaj plantodamaĝantoj.

Laŭ retejo de la publika radio RFI, la direktorino de la departamento pri verdaj ejoj de la urbo, Pénélope Komitès,  asertis, ke Parizo delonge ne uzas pesticidojn en parkoj kaj ĝardenoj publikaj kaj oni intencas daŭre protekti la biodiversecon.

En la monatoj majo kaj junio oni liveras la larvojn en la Domo de Ĝardenado, ĉe la parko de Bercy, lokita en la 12-a arondismento de Parizo, Kvartalo de Bercy.

Je tiu unua fojo de tia agado instrupakaĵojn estos liveritaj kune kun la larvoj, kaj la pariza registaro okazigos metiejon por interesataj civitanoj kiuj volos lertiĝi pri la insektoj.

Tiu iniciato kostos 10.600 eŭrojn, kaj ĝi denove estos efektivigita venontjare, se sukcesa.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog