Projekto esploras la genojn de la gefratoj Kahn, kiuj vivis 110, 109, 103 kaj 101 jarojn

kahn

“La gefratoj Kahn pruvis, ke kiel specio oni kapablas sane vivi dum 110 jaroj. Tiuj kvar homoj spertis bonan sanstaton ĝis la fino de siaj vivoj. Kaj oni vidas ĉe ili genetikan faktoron tiurilate”, tion asertas Nir Barzilai, kiu estas direktoro de Ia instituto pri esplorado de maljuniĝo de la Medicina Lernejo Albert Einstein, en Novjorko (Usono).

“Ĉu neniu rekomendis al vi ĉesigi tabakfumadon?”, tion demandis la kuracisto Barzilai  al Helena Kahn, kiu respondis: “Jes, kompreneble, sed la kvar kuracistoj, kiuj tion sugestis al mi, ĉiuj jam estas mortintaj”. Ŝi fumadis dum 95 jaroj, sane vivis, kaj mortis kelkaj semajnoj antaŭ ŝia 110-jariĝo.

Ŝia frato Irving Kahn estis legenda figuro ĉe “Wall Street”, li eklaboris ĉe Novjorka Borso iom antaŭ ties “crash” (disrompo) okazinta en la 1929-a jaro. Kaj li daŭre laboranta kiel financa analizisto ĝis iom antaŭe sia morto en 2015, tiam 109-jaraĝa. Antaŭe jam estis forpasintaj ŝiaj 103-jaraĝa frato Peter kaj 101-jaraĝa fratino Lee.

Barzilai gvidas la projekton “La Genoj de Vivodaŭro”, kiu estas ambicia studo pri esplorado de genetika materialo de 670 centjaruloj. Ĉiuj estas judoj el la subetno aŝkenazoj, konsistanta je historie homogena loĝantaro, kiu estas perfekta laboratorio por genetika esplorado. La koncerna laboro komencis en la jaro 1988-a. La plimulto el ili jam mortis, kiel la gefratoj Kahn, sed ties DNA-oj daŭre revelacias.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog