Kuracistoj lertiĝos pri tekvondo cele al memdefendo je pacientatakoj

tekvondo

La kuracistoj de Institulo pri Medicinaj Sciencoj de la Tuta Barato (angla mallongigo AIIMS), kiu estas unu el la plej gravaj registaraj hospitalaj de la lando, estos trejnitaj pri memdefendo per tekvondo, ĉar kontraŭ ili plialtiĝis la perforto fare de pacientoj, laŭ informis ĉi merkrede hospitalaj fontoj.

Laŭ Vijay Gurjar, kiu estas prezidanto de la asocio pri doktoriĝantaj kuracistoj de AIIMS, tiu kreskigo de la perforto flanke de baratanaj pacientoj estas kaŭzata de tia nesufiĉa hospitala infrastrukturo, kaj pro tio, oni rimarkas oftecon pri manko de litoj kaj pritraktado al malsanuloj.

La asocio kontraktis du tekvondajn instruistojn, kiuj ekde la 15-a de majo instruos tiun lukton per 2-hora leciono ĉiŭtage, al tiuj kuracistoj kiuj volos lerni ĝin. Gurjar kalkulas, ke ĉirkaŭ 2 mil homoj ĉeestos la lecionojn, inklude kuracistoj, studentoj kaj funkciuloj de la hospitalo en Nov-Delhio.

Gurjar klarigis, ke la asocio planas proponi al Ministerio pri Sano, inkludon de lecionoj pri memdefendo kadre de la medicinaj kursoj.

Antaŭ monato kaj duono la kuracistoj de AIIMS protestis surhavante motorciklajn kaskojn dum siaj deĵoroj en la hospitalo, por esprimi solidaron al grupo da kvin kolegoj trafitaj de perforto tie nelonge.

En 2015 pli ol 75% de la baratanaj kuracistoj raportis esti trafitaj almenaŭ unufoje de ia perforto, laŭ Barata Medicina Asocio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog