“The Simpsons” mokŝercas la 100-tagan Trump-estradon

trump-100-tagoj

Je la 26-a de aprilo, pere de eta reklam-filmeto, la animaciserio “The Simpsons” mokŝercis la prezidenton de Usono, Donald Trump, okaze de plenumo de la 100 tagoj de lia estrado. Ĝi estas provaĵo de la epizodo elsendota hodiaŭ, la 30-a de aprilo.

Sukcesinte je 4,8 milionoj da vidoj ĉe Jutubo lastvendrede, tiu merkatika logilo ekas per bildo de timiga Blanka Domo je storma nokto.

Sean Spicer, la prezidenta proparolanto, aperas pendigita kun averto sur la palto: “Mi eksiĝas”.

“Mi ne anstataŭigos lin” tion asertas Kellyanne Conway, forirante terurigita.

En la supera etaĝo Steve Bannon (strategiisto) kaj supoze Jared Kushner (bofilo de la prezidento) gorĝo-premigas unu la alian.

Dum tiu ĥaoso, Trump estas montrata surlite surhavante rozkoloran piĵamon, portante poŝtelefonon, ĉirkaŭita per libroj – inklude iu kun la titolo “Eta Libro pri Egaj Bomboj”.

“Cent tagoj ĉe la posteno, kiom da konkeroj! Mia golf-lerteco pliboniĝis, mia tvitera sekvantaro plialtiĝis. Finfine oni povas pafi en vintrodormantajn ursojn. Miaj knaboj ŝategos tion”, diras Trump, dum lia hararo moviĝas, malkaŝante ke fakte ĝi estas hundo.

Kaj iom pli. Jen koncerna reklam-filmeto (angle): ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog