Banko ne pretas por liveri debitkarton al 116-jaraĝulino

maria-felix

Jen unu el tiaj neatenditaĵoj de la ĉiutago – je la aĝo 116 jaroj Maria Felix bezonas havigi al si bankan debitkarton por monata ricevado de registara subvencio de 1.200 meksikaj pesoj (ĉirkaŭ 64 usonaj dolaroj), sed la banko “Citibanamex”, kiu estas subfirmao de “Citigroup Inc”, konsideris ke ŝia kondiĉo ne kongruas je la limoj pri aĝo por kontraktado de servoj en tiu organizo.

“Ili diris al mi, ke la aĝa limo estas 110 jaroj”, tion ŝi asertis ridetante ĉe sia hejmo en la urbo Gvadalaharo (Meksiko), kie ŝi vendas dolĉaĵojn. La informojn faris la brita gazeto The Guardian.

Miguel Castro, kiu estas la sekretario pri disvolviĝado de la ŝubŝtato Ĥalisko, konfirmis, ke tiu virino spertas malfacilaĵojn je ricevado de la profito, pro la “cifero” de ŝia aĝo. La devigo pri uzo de individua bank-karto al profitantoj venas el la nova regularo pri travideblo.

Castro konsideras absurdaĵon tia situacio spertata de Maria, kaj asekuras, ke ŝi ricevos la rimedojn per ĉeko ĝis la solvo de la problemo ĉe la banko.

La banko Citibanamex informis, ke temas pri agordigo de la koncerna sistemo, ke pretigas novan karton al la maljunulino, kaj la sistemo estas modifata por eviti similaĵojn estonte.

Feliĉiĝinta pro la ĉekoj, la maljuna sinjorino diris: “Ĉu frue ĉu malfrue, dio ĉiame provizas”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog