Indignigita viro verŝis betonon internen de la aŭto de sia edzino

venĝo

Ŝajne Rusujo, oni diras, estas la plej fruktodona lando pri nekutimaj okazintaĵoj. Jen tia – Iu ulo plenigis per betono la internon de la aŭtomobilo de sia edzino, ĉar ŝi ŝanĝis sian nomon por profiti merkatikaĵon fare de la superbazara reto “Verny”, en la urbo Sankt-Peterburgo.

Por gajni 50 mil rusajn rublojn (ĉirkaŭ 850 usonaj dolaroj) de tiu firmao oni devus ŝanĝi familian nomon al “Verny” aŭ “Vernaya” (por virino), ĉe notarioficejo, kaj tion ŝi faris. Sed en Rusujo tradicie edziniĝinta virino adoptas familian nomon de sia edzo.

Kiam li malkovris la aferon, tiam li parkumis ŝian aŭton antaŭ unu el la vendejoj de tiu reto kaj venigis menditan betonmiksilan kamionon, kiu tra la antaŭa maldekstra fenestro de la aŭto verŝis betonon ene de ĝi.

La materialo kovris la antaŭajn benkojn, trafis ĝis la stirilo kaj mallevigis la veturilon, kaj kompreneble tiu faro allogis scivolemulojn.

Jen koncerna filmeto: ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog