La knabo, kiu estis fumanta 40 cigaredoj tage

Ardi Rizal

Tiu 2-jaraĝa knabeto en 2010, kiu famiĝis en interreto tuj post lia malkovro en Indonezio fumante cigaredoj, superis tiun kutimon kaj nuntempe li estas inter la plejbonaj lernantoj ĉe sia lernejo.

Je sep jaroj antaŭe cirkuladis tra interreto fotoj de Ardi Rizal, ĉu fumante ĉu triciklante. Tiam, tiu etulo fumadis 40 cigaredoj tage. Post du jaroj li sukcesis abandoni tiun malvirton, helpe de registara programo pri rebonstatigo.

Tamen la knabo anstataŭigis aĉan kutimon per alia, nome tromanĝado, kiu dikigis lin. Nune estante 9-jaraĝa li estas venkinta ankaŭ pri tio, li maldikiĝis kaj estas  spertanta impresan lernejan disvolviĝon.

Surbaze de la malvirto de Ardi, la indonezia registaro estigis programon kiu prizorgas la aferon, ĉar tia problemo estis disvastiĝanta en la malgrandaj vilaĝoj de la lando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog