Raŭpoj povas helpi kontraŭ plastpoluado

lagarta

Esploristoj de Kambriĝo-Universitato (Unuiĝinta Reĝlando) malkovris, ke larvoj de noktopapilioj, kiuj sin nutras per abelvakso el abelujo, ankaŭ kapablas degradi plaston.

Ĉiujare ĉirkaŭ 80 milionoj da tunoj de polietileno estas produktataj tutmonde. Tia plasta tipo oftas ĉe hospitalaj materialoj kaj hejmaj plast-pakaĵoj, kiuj postulas ĉirkaŭ 50 jarojn por diseriĝi en la medio. Noktopapiliaj larvoj (Galleria mellonella)
povas fari truojn sur plast-saketoj post malpli unu horo.

La biokemiisto Paolo Bombelli, el Kambriĝo-Universitato, estas inter la esploristoj de tiu studo, kiu estis publikigita ĉe la scienca periodaĵo “Current Biology”.  Tiun malkovron trafis Bombelli, partnere kun Federica Bertocchini, el Hispanujo.

Al novaĵ-kanalo “BBC News” li asertis jenon: “La raŭpo estas nur deirpunkto. Oni bezonas kompreni la detalojn pri kiamaniere tiu proceso okazas. Ni esperas konkeri teknikan solvon cele al mildigo de la problemo pri plast-rubaĵa akumulado”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog