La kompufonoj ĉe la familio de Bill Gates

familio-gates

Pasintsemajne je intervjuo al la londona gazeto Daily Mirror, la kunfondinto de la firmao Mikrosofto, Bill Gates, iomete malkaŝis privatan flankon de sia vivo – tiu de patro. En la konversacio li klarigis, ke malgraŭ sia reliefigo je la teknologia mondo, siaj gefiloj ne rajtis algluiĝi je elektronikaj aparatoj dum multegaj horoj tage.

“Dum manĝado ni ne alportas telefonojn ĉe manĝotablo, kaj ni ne havigis al ili poŝtelefonojn antaŭ 14-jariĝo. Tiam ili plendis, ke aliaj infanoj rajtas posedi tiajn aparatojn pli frue”, tion raportis Gates.

Krome, Gates kaj lia edzino Melina, al siaj plej junaj filoj limigas la tempodaŭron de uzado de kompufonoj antaŭ dormado. La kialo? Plibonigi kvaliton de dormado, kaj “enlitiĝi je modera horaro”, tion diris Gates. Li estas patro de Jennifer (20-jaraĝa), Rory (17-jaraĝa) e Phoebe (14-jaraĝa).

Post studoj fare de du gravaj institutoj pri pediatrio (kanada kaj usona), estas rekomendo por ke infanoj ĝis la aĝo 12 jaroj ne havu siajn proprajn kompufonojn kaj tabletojn. Sed kompreneble tio varias laŭ cirkonstancoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog