“Je la aĝo 30-jara mi korinfarktiĝis, kaj mi forlasis ĉion por iĝi kuracisto”

korinfarto

Decembre de la jaro 2012-a je iu sabato João Paulo Mauler vekiĝis kun ia doloro, kiun li neniam spertis antaŭe.

“Temis pri ega premo ĉe la brusto, ia doloro kiu plialtiĝis iom post iom. Ĉe hospitalo la deĵoranta kuracisto volis returnigi min hejmen asertante, ke la afero estas malgrava kaj neniu tia samaĝa mia spertis ‘tiajn aferojn’ (kiel koratako)”, tion rememorigis la nuna 36-jaraĝa medicina studento, kiu loĝas en la urbo Juiz de Fora, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo.

João estis detale ekzamenita nur pro insisto de lia patrino ĉe la medicina skipo, raportante al ili okazintaĵojn pri kormalsanoj de lia patro.

“Post la ekzamenoj, mi eksciis pri la diagnozo per la plej malbona maniero – iu kuracisto eniris ĉambren kune kun siaj studentoj kaj post rimarki mian slipon li klarigis al la lernantoj: ‘ĉi-tiu ulo estis trafita de korinfarkto’, kaj ili foriris. Mi afliktiĝis”.

Post kirurgio de malobstrukco je tri arterioj kaj glata resaniĝo, io ŝanĝiĝis ĉe la pensmaniero de João. Diplomiĝinta pri Socia Komunikado, li perlaboris je administraj aferoj ĉe registara fondaĵo.

Fine de la resaniĝo, post multa legado kaj enketado ĉe la kuracistoj pri ĉiu fazo de la kuracado, li konfesis al sia fratino: “Ekestas ĉe mi deziro je diplomiĝo pri medicino”. Li aŭlskultis de ŝi: “Kial ne?”. Jen la instigo, kiu sufiĉis al li.

La nuna studento diris, ke lia sperto kiel paciento multe influis je lia decido iĝi kuracisto. “Tiam mi estis spertinta kaj bonaj kaj malbonaj sintenoj, ĉefe pri personaj pritraktadoj, nome tiaj kuracistoj senprudentaj, sed ankaŭ tiaj tute neriproĉeblaj.

João opinias pri tiuj profesiuloj, ke ili nepre prizorgu la humanecan sintenadon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog