Easy rabatas 20 realojn je taksiveturado kontraŭ prezento de trafika monpuno

taksifirmao-easy

La firmao “Easy Taxi”, kiu regas iun aplikaĵon por mendi taksion, anoncis nekutiman merkatikaĵon: kiu prezenti trafikan monpunon, tiu rajtos rabaton de 20-realoj je taksiveturado, mendite per tiu aplikaĵo en la urbo São Paulo, Brazilo.

Per tiu agado, nomita “Ticket to ride”, la firmao celas estigi oportunon por averti, ke ĝia servo povas esti pli malmultekosta ol elspezaro de aŭtomobilo en la urbo.

Kadre de tiu ago validas nur trafikaj malobeoj je la kategorioj mildaj kaj mezaj. Por partopreni ĝin, sufiĉas uzi la aplikaĵon, aŭ registri strekokodon de la trafika monpuno ĉe aparta retpaĝo. Oni povas registri kaj pagitajn kaj pagotajn kvitancojn.

La registritaj kreditoj validos ĝis la 30-an de junio kaj ili povos iĝi rabato por veturado per la aplikaĵo, sed limigite semajne po 20 realoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog