Maŭzoleo de Lenino remalfermiĝis post prizorgoj je mumio de la komunista gvidanto

Estis re-malfermita ĉi-marde, la 18-a de aprilo, la maŭzoleo de la fondinto de Sovetunio, Vladimir Lenin, post du-monata flegado ĉe la mumio de la gvidanto de la rusa revolucio, kies centjariĝo okazas en 2017.

Pro la proksimiĝo de tiu jubileo plialtiĝas intereson de la turistoj pri la mumio de Lenino, kiu estas ekspoziciita ekde 1924 en tiu maŭzoleo, kiu estis konstruita ĉe la remparo de Moskva Kremlo. (Dum la dua mondmilito ĝi restis en Siberio dum 1.360 tagoj)

Dujare, fakuloj pri biotekniko de Rusia Akademio de Sciencoj plenumas procedojn por konservado de la mumio de Lenino. Scientistoj asertas, ke pro la nunaj teknologioj la korpo de Lenino povos esti konservata eble porĉiame.

Lenino ne lasis testamenton kaj lia vidvino kontraŭis al ekspozicio de lia korpo, asertante ke li esprimis sian deziron ripozadi kune kun siaj patrino kaj frato en la tombejo Volkovo de Sankt-Peterburgo.

Vladimir Putin, kiu estas la nuna prezidento de Rusujo, konservas la sintenon daŭre konservi Leninon en tiu maŭzoleo ĝis tiam kiam la plimulto de la rusoj publike manifestiĝos male.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog