Bebo estis alvokita al intervjuo ĉe ambasadejo pro lia supoza emo al terorismo

terorista-bebo

Harvey Kenyon-Cairns estas brita bebo aĝanta tri monatoj, kiu estis akirinta flugon al Orlando (Florido – Usono), kiam sia avo fuŝe plenigis la formularon por ricevo de vizo antaŭ tiu planata vojaĝo ĉe la ambasadejo de la koncerna lando.

Je la formularo ESTA (Elektronika Sistemo pri Rajtigo de Vojaĝo) la 62-jaraĝa avo Paul Kenyon mise respondis al la demando “Ĉu vi iam partoprenis en agadoj pri terorismo, spionado, sabotado kaj genocido, aŭ vi planas tion fari?”

La sinjoro konsciiĝis pri sia eraro nur kiam la vizo al lia nepo estis neata. Por solvi la aferon ili veturis de la urbo Poynton ĝis Londono por trapasi demandaron fare de oficistoj de la usona ambasadejo tie. Poynton-Londono-Poynton postulis dek horojn da veturado.

“Mi ne povis kredi, ke ili ne rimarkis la simplan eraron okazintan, kaj ke 3-monataĝa bebo ne danĝeras”, tion diris Kenyon, kaj krome: “La bebo Harvey sin kondutis tre bone, li ploris eĉ ne unu fojo dum la intervjuo. Mi planis konduki lin surhavante orangkoloran ŝelkpantalonon, sed prudente mi rezignis je tio”.

Tiu konfuzo plialtigis je 3 mil britaj pundoj la koston de la familia vojaĝo, ĉar la vizo ne pretiĝis ĝis la valido de la unuaj flugbiletoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog