Eduardo Kobra finpretigas la plej grandan murpentraĵon tutmonde

murpentrajxo

La brazila artisto Eduardo Kobra nuntempe laboras ” laŭlitere” ĉe granda projekto. Flanke de aŭtovojo en la urbo Itapevi, subŝtato São Paulo (Brazilo), li pentras panelon, kiu estas la plej granda grafitia murpentraĵo de la mondo.

Efektivigita sur fasado de ĉokolada fabrikejo kun grando je 5.700 kvadratmetroj, tiu verko postulis mil litrojn da farbo kaj 4 mil farbo-sprajilojn. Tiu grandega desegnaĵo konsistas el viro en boato, remanta sur ĉokolada rivero.

Per tiu nova artaĵo Kobra superas sin mem, ĉar Guinness-libro de rekordoj akceptis pasintjare kiel plej granda la grafitia murpentraĵo titolita “Todos somos um” (Ni ĉiuj estas unuo), fare de li por la Olimpiaj ludoj de Rio-de-Ĵanejro en 2016.

Jen portugallingva retpaĝaro de la artisto: ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog