Forpasis la plej aĝa homo de la mondo

emma-morano

La 117-jaraĝa italino Emma Morano mortis ĉi sabate (la 15-a de aprilo) ĉe sia hejmo en la komunumo Verbania de norda Italujo, laŭ informo fare de la loka gazetaro. Ŝi naskiĝis je la 29-a de novembro 1899 kaj estis konsiderata la plej aĝa homo tutmonde.

Emma spektis tri jarcentojn, du mondmilitojn kaj pli ol 90 italajn registarojn. Pasintnovembre, je sia 117-jariĝo, ŝi diris al la novaĵagentejo Reuters, ke la sekreto de sia vivdaŭro koncernas al nutrado: nur du ovojn tage. Tiu italino loĝis sole – ŝiaj ok gefratoj (kvin fratinoj kaj tri fratoj) jam estis mortintaj – kaj ŝi havis atenton de amikoj kaj najbaroj.

Ekde nun iĝis la plej aĝa homo alia 117-jaraĝa virino, nome la jamajkanino Violet Brown, kiu naskiĝis je la 10-a de marto 1900.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog