540-grada sinturno devigis kuracistojn forigi testikojn de knabo

Castor, Castor Bean, Castor oil plant on white background.

11-jaraĝa knabo spertis tiklan situacion, kiu povos okazi al iu ajn viro. Identigite nur kiel Liang, el la ĉina urbo Hangĝoŭo, tiu knabo enhospitaliĝis kun multaj seksorganaj doloroj.

Post efektivigo de ekzamenoj fare de la kuracistoj la diagnozo  estis “testika tordo”. Pro 540-grada tordo de la testikoj la spermodukto de la organo ne plu ricevis sangon kaj tio estigis doloregon al la knabo. Krome la testikoj estis premitaj kaj rompiĝintaj.

Iĝinte la testikoj senutilaj, la kuracistoj decidis forigi ilin, tion informis la gazeto “Daily Mail”. “Kutime post 6-hora tordo la pacientoj perdas la kapablon produkti spermon. Je 720-grada tordo la testikoj mortas post du horoj”, tion asertis la kuracisto Chen Guanjie.

Oni ne scias pri la kialoj kiuj okazigas la “testikan tordon”. Ties pleja ofteco oni rimarkas inter adoleskantoj kaj junaj plenkreskuloj (en la fazo de plej alta seksa agado kaj komenco de profesia vivo) . Krom uzado de seksorgana protektilo al sportemuloj, malmultas konsiloj pri ĝia prevento. Plej gravas je tiaj okazintaĵoj la rapida diagnozo kaj tuja pritraktado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog