Kolektistoj trovis oron kaŝitan ĉe milittanko aĉetita pere de eBay

milittanko

Nick Mead kaj Todd Chamberlain mastrumas la firmaon “Tanks-a-Lot”, kiu aĉetas tankojn por restaŭrado en la urbo Helmdon (Britujo), kun kolekto de 150 milit-veturiloj. Pere de la retvendejo eBay ili aĉetis, kontraŭ 37 mil usonaj dolaroj, rusan tankon, kiu estis uzada de la iraka armeo en la Golfa Milito, ili trovis ene de ĝi kvin orajn ingotojn, taksitaj je 2,4 milionoj da eŭroj.

Laŭ la brita gazeto “The Sun” la oro estis malkovrita en la brulaĵujo de la veturilo, post ties malmuntado fare de mekanikisto por certigi, ke tie ne restis eksplodaj substancoj.

Nick kaj Todd decidis liveri la oron al la polico, kiu donis al ili nur kvitancon. La oro estis sendita al depono en Londono.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog