La okulfrapa giganta heliko

heliko

La fejsbukpaĝo “Creepy Nature” afiŝis bildon pri heliko de iu grandega specio, kiu furoris kadre de tiu socia retejo. Tiu publikaĵo instigis pli ol 7 mil reagojn kaj 21 mil kunhavigojn.

Laŭ la afiŝo, temas pri “Giganta Afrika Heliko”, kiu eĉ povas roli kiel dorlotbesto, sed foje ĝi iĝas plago. Ili povas kreskadi ĝis 20 centimetroj kaj vivi dum jaroj.

Iu uzanto de la socia retejo, kiu estas de Sudafriko, per komento asertis, ke oni trovas tiajn bestojn tie sur ĝardenoj de la domoj, sed ne tiom ofte.

Heliko estas gastropodo havanta firman konkon. Senkonka gastropodo nomiĝas limako. Ekzistas surteraj kaj enakvaj specioj de helikoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog