Jen retejo por helpi je desegnado

desegni

Guglo havas novan solvon por helpi vin krei pli bonajn desegnaĵojn: retejon, kiu riparigas viajn ciferecajn skizojn.

Nomata AutoDraw (ligilo), pere de “artefarita inteligenteco” kune kun la tekniko pri “maŝin-lernado”, kaj surbaze de via skizo desegnita, ĝi prezentas sugestojn de desegnoj por via elekto, kaj tiel via artaĵo iĝos pli belaspekta.

La servo estas senpage kaj funkcias per komputiloj kaj poŝtelefonoj, do oni povas desegni ĉu musklakante ĉu ekrantuŝante per fingro.

Se vi bone desegnas, kaj volus kunlabori je tiu projekto, la firmao ofertas retpaĝon por aperigo de viaj desegnaĵoj: ligilo

google-autodraw


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog