Justico rajtigas kuracistojn malŝalti aparatojn kiuj tenas vivon de bebo

charlie-gard

Kontraŭe al la peto fare de familio, la brita justico aprobis ĉi-marde (la 11-a de aprilo) la malkonekton de aparataro subtenanta la vivon de 8-monata infano, kiu suferas pri rara genetika malsano.

Tiu decido de la supera tribunalo pri la destino de Charlie Gard estis ricevita per krioj je “no!” de la familio, kiu planis provi en Usono ian eksperimentan procedon. Tamen la kuracistoj de “Hospital Great Ormond Street” konsideras, ke jam estas tempo por nura uzado de paliativoj, kiuj kapablas moderigi la efikojn de malsano, sed ne pli. Pro la decido, la gepatroj “estas ŝokitaj”, laŭ aserto de la advokatino Hobey-Hamsher.

La juĝisto Nicholas Francis diris, ke tiamaniere decidis la aferon “trafite de pleja malfeliĉo”, sed tute konvinkinta pri ĝia taŭgeco koncerne al “digna morto”, kiu estas rajto de la bebo.

Ankaŭ en 2015 brita ĵugisto decidis simile kontraŭ la familia opinio, pri knabino kiu estis cerbe difektita pro manko da oksigeno dum akuŝo ĉe aŭtomobilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog