Iu ajn povos vendi librojn per vendoplaco de Amazon ekde nun en Brazilo

 

libroj

La transnacia usona firmao Amazon estas iĝonta la plej bona amiko de librovendejoj kaj de tiuj kiuj havas multe da neuzataj libroj hejme, kaj la kialo estas la inaŭguro hodiaŭ de sia vendoplaco (angle “marketplace”) por librovendado.

Je tiu vendoplaco personoj fizikaj kaj juraj povos vendi librojn ĉu novajn ĉu uzatajn pere de la retejo kun adreso “Amazon.com.br”. “Nia celo per tiu lanĉo estas pligrandigi nian katalogon”, tion diris la direktoro pri presitaj libroj, Daniel Mazini, al la retejo de la revuo “Exame”.

Dekomence pro aliĝo de kelkaj partneroj, nome grandaj vendejoj de uzataj libroj, kaj eĉ eldonistoj, la rezulto al Amazon estos sufiĉe bona, kun plialtigo de 150 mil al 250 mil je la entuto de titoloj en la portugala lingvo, kiuj estos aĉeteblaj sur la retejo.

La konto por vendistoj ĉe Amazon povas esti:
1) Profesia – Ĉiumonata kotizo de 19 realoj, ekde la kvara monato.
2) Neprofesia – Kotizo pri vendita libro, po du realoj (R$ 2).

La kostoj por negocii tie: 10% de la tuta negocado (inkludante la sendokoston).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog