Kodumulo sonorigis alarmajn sirenojn de urbo en Usono

dallas-kodumulo

Aŭtoritatoj de Dalaso en Usono asertis, ke ĉiuj 156 sirenoj de la urbo estis funkciigitaj de kodumulo, kiu senrajte sukcesis aliron al la koncerna sistemo je la 8-a de aprilo, nokte (frumatene). La bruego maltrankviligis la loĝantojn kaj la helposervojn, kiuj ricevis tiam 4,4 mil alvokojn.

La sirenoj estas uzataj de la urbo por atentigi la civitanojn pri estiĝo de klimataj danĝeroj kiel ekzemple tornadoj. Oni bezonis 90 minutojn por tute solvi la problemon, kaj dume la sirenoj bruegis je 15 fojoj dum po 90 sekundoj.

Laŭ aŭtoritatoj jam estis malkovrita la malfortaĵon de la sistemo, kiu ĝis semajnfino estos nuligita, kaj oni kredas ke la okazintaĵojn plenumis personoj ĉeestantaj en la urbo, ĉar tiu ago postulas fizikan proksimiĝon ĉe la reto de sirenoj, sed ankoraŭ neniu estis arestita.

Punon al krimuloj promesis la urbestro, kiu asertis ke la urbo devas modernigi sian infrastrukturon elektronikan.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog