En Arkansaso mortpunoj efektiviĝos ĉi-monate pro baldaŭa eksvalidiĝo de substanco

mortiga-injektajxo

Post 12 jaroj sen uzo de mortiga injektaĵo en mortkondamnitoj, la usona subŝtato Arkansaso pretiĝas por plemumi serion da ekzekutoj inter la tagoj 17-a kaj 27-a de aprilo, kaj la kialo estas la proksimiĝo de la dato de eksvalidiĝo de unu el la substancoj uzataj en tiu procedo.

La plimulto de la ekzekutoj en Usono plenumiĝas pere de letala injektaĵo, kiu uzas tri drogojn, inter ili la  kvietiga medikamento nomata “midazolano”, kiu teorie ebligas sendoloran morton al la kondamnito.

Post kvietigi la malliberulon, la provoso injektas pliajn du substancojn per malsamaj injektaĵoj: “pankuronio”, kiu paralizigas pulmojn kaj torakan diafragmon, kaj “kalia klorido”, kiu haltigas la koron.

En Arkansaso la stoko de “midazolano” eksvalidiĝos fine de ĉi tiu monato, kaj laŭ la gazeto “USA Today” ok kondamnitoj pro dola hommortigo estos ekzekutitaj en la venontaj semajnoj, tage po du. Asa Hutchinson, kiu estas la guberniestro de la subŝtato klarigis ke al li “ne ekzistis opcioj”, antaŭ la bezono de la familioj “efektivigi justecon”.

Usonaj malliberejoj spertas malfacilaĵojn por akiri la substancojn de la letala injektaĵo, ĉefe pro rifuzo de liverado fare de eŭropaj laboratorioj, kiuj kontraŭas al mortpuno.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog